Doar Na Shimshon 99761 Israel, Tel: +972 2 9915621
Fax: +972 2 9911072
  

 

 

La Komunumo Infan Lernejo Porpaca Lernejo  Gastocentro 
Centro por Spirita Plureco Asosioj de AmikojTio, kion diras aliaj pri la Pacoazo

 

 


La Komunumo

La Pacoazo estas kooperativa vilaĝo el judoj kaj palestinaj araboj, ĉiuj de israela civitaneco. Situanta samdistance de Jerusalemo kaj Tel-Aviv-Jafo, la Pacoazo estis fondita komence de la 1970-aj jaroj sur terpeco dekomence luita de la apuda Monaĥejo Latrun. Ĝis la jaro 2002, en la vilaĝo estis loĝintaj 40 familioj, kaj pliaj 10 familioj estis konstruantaj siajn hejmojn.

La anoj de la Pacoazo montradas la eblon de kunekzistado inter judoj kaj palestinanoj per evoluigo de komunumo bazita sur reciproka akceptado, respekto kaj kunlaboro. Demokratie regata kaj posedata de siaj anoj, la komunumo ne estas ligita al iu ajn politika partio aũ movado. La Pacoazo realigas sian vizion per diversaj filioj: Infanvartejo, Infanĝardeno kaj Elementa Lernejo, Porpaca Lernejo, La Gastocentro, kaj La Centro por Spirita Plureco. 

 

wpe5.jpg (61597 bytes)  east240699q.jpg (59863 bytes)  path80799.jpg (67650 bytes)  Peace Dove (53805 bytes)